IJK - Internacia Junulara Kongreso de TEJO

IJK - Internacia Junulara Kongreso de TEJO La Internacia Junulara Kongreso de TEJO estas la ĉefa renkontiĝo por junuloj de la mondo. Pli da informo estas en nia retejo: https://ijk2026.tejo.org/

La 82-a IJK okazos en Tiana, Katalunio, de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto 2026.

𝑬𝒏 𝒍𝒂 𝒎𝒐𝒏𝒕𝒐𝒋 𝒅𝒆 𝑰𝒏𝒅𝒐𝒏𝒆𝒛𝒊𝒐, 𝒏𝒊 𝒓𝒆𝒏𝒌𝒐𝒏𝒕𝒊𝒔 𝒎𝒐𝒏𝒔𝒕𝒓𝒐𝒏...👹 La monstro benis nian kongreson per granda sukceso, sed kontraŭ unu...
13/06/2026

𝑬𝒏 𝒍𝒂 𝒎𝒐𝒏𝒕𝒐𝒋 𝒅𝒆 𝑰𝒏𝒅𝒐𝒏𝒆𝒛𝒊𝒐, 𝒏𝒊 𝒓𝒆𝒏𝒌𝒐𝒏𝒕𝒊𝒔 𝒎𝒐𝒏𝒔𝒕𝒓𝒐𝒏...

👹 La monstro benis nian kongreson per granda sukceso, sed kontraŭ unu kondiĉo: ke ni oferu al ĝi petolemajn homojn... inkluzive tiujn, kiuj ne aliĝis al IJK 2026.

😬 Eble ni eraris, sed estas tro malfrue nun. Se vi ankoraŭ ne aliĝis al IJK 2026, ni petas vin: ne lasu ke la monstro trovu vin.

❗𝐑𝐞𝐬𝐭𝐚𝐬 𝐭𝐫𝐢 𝐭𝐚𝐠𝐨𝐣! Aliĝu al la 82-a IJK en Tiana, Katalunio. Finiĝas la tria aliĝperiodo, kiu validas nur ĝis la 15-a de junio (lundo)!

💯 Tiel, vi savos vin mem ne nur de la monstro, sed ankaŭ de tristiga kaj enuiga somero sen junaj esperantistoj, muziko kaj kulturo. Ni atendas vin!

Je la 15-a de aprilo finiĝos la dua aliĝperiodo de la 82-a Internacia Junulara Kongreso (IJK). Ne maltrafu ĉi tiun ŝanco...
13/04/2026

Je la 15-a de aprilo finiĝos la dua aliĝperiodo de la 82-a Internacia Junulara Kongreso (IJK). Ne maltrafu ĉi tiun ŝancon aliĝi kontraŭ favorprezaj kotizoj!

Ĝis nun aliĝis 143 homoj el 34 landoj, kaj vi povas aliĝi al tiu daŭre plilongiĝanta listo!

Pli da informo estas en la retejo. La ligilo estas en la komentoj.

Toki! Jam estas oficiale: dum IJK 2026, okazos ankaŭ la 5-a Eŭropa Tokipona Renkontiĝo! Per tiu ĉi aranĝo, ankaŭ parolan...
11/04/2026

Toki! Jam estas oficiale: dum IJK 2026, okazos ankaŭ la 5-a Eŭropa Tokipona Renkontiĝo!

Per tiu ĉi aranĝo, ankaŭ parolantoj de Tokipono ĝuos unikan someran sperton en Tiana, kaj ne nur: kaj esperantistoj kaj tokiponistoj povos libere ĝui la programon unu de la alia—sen aldona kosto!

Se vi interesiĝas pri Tokipono aŭ konas iun, jen la ŝanco! Kotizoj por IJK 2026 kaj TPR estas tute egalaj kaj ĉiuj disponos pri la samaj spacoj kaj servoj. K**a pona!

La ligilo estas en la komentoj.

INFORMSESIO PRI IJK 2026 🔍💬Se vi havas dubojn aŭ demandojn pri la kongreso, ne hezitu veni al la reta informsesio pri IJ...
06/04/2026

INFORMSESIO PRI IJK 2026 🔍💬

Se vi havas dubojn aŭ demandojn pri la kongreso, ne hezitu veni al la reta informsesio pri IJK 2026. Dum ĝi ni rakontos pri la kongreso, ekskursoj, karavanoj kaj aliaj planoj.

Venu al la reta informsesio pri IJK 2026 la 11-an de aprilo, je la 13:00 UTC, en la platformo Zoom.

Pli da informo estas en la komentoj.

Partoprenu IJK-n 2026 | Ne maltrafu la limdaton!Financa subteno estas havebla por tiuj, kiuj deziras partopreni en la ko...
17/03/2026

Partoprenu IJK-n 2026 | Ne maltrafu la limdaton!

Financa subteno estas havebla por tiuj, kiuj deziras partopreni en la kongreso, kaj pro siaj kompetentoj kaj kontribuoj al la movado meritas tion, sed ne disponas pri ekonomiaj rimedoj por tion realigi.

La limdato por kandidatiĝi estas dimanĉo, la 22-a de marto 2026, 23:59 UTC. La rezultoj estos anoncitaj en aprilo 2026.

Kandidatiĝu nun!
Pli da informo estas en la komentoj.

02/03/2026
Malferma alvoko: partoprenu IJK-n!Financa subteno estas havebla por tiuj, kiuj deziras partopreni en la kongreso, kaj pr...
27/02/2026

Malferma alvoko: partoprenu IJK-n!

Financa subteno estas havebla por tiuj, kiuj deziras partopreni en la kongreso, kaj pro siaj kompetentoj kaj kontribuoj al la movado meritas tion, sed ne disponas pri ekonomiaj rimedoj por tion realigi.

TEJO malfermas konkurson, en kiu ĝi elektas kandidatojn kiuj kontentige plenumas certajn kondiĉojn.

Junuloj de la tuta mondo rajtas kandidatiĝi por la konkurso.

Pli da informo estas en la komentoj.

Jam pli ol 100 aliĝintoj!Ni daŭre kreskas! Antaŭ la fino de la unua aliĝperiodo, alvenis pli ol 100 aliĝoj. La 100-a ali...
18/02/2026

Jam pli ol 100 aliĝintoj!

Ni daŭre kreskas! Antaŭ la fino de la unua aliĝperiodo, alvenis pli ol 100 aliĝoj. La 100-a aliĝinto estis Vilĉjo el Francio.

Ĝis la 18-a de februaro alvenis entute 115 aliĝintoj el 28 landoj! Plej reprezentataj estas Hispanio/Katalunio (36), Francio (12), kaj Germanio (10). En la kvara loko neatendite troviĝas Meksiko (6).

Nia tre ambicia celo: 300 partoprenantoj. Helpu nun rapide atingi tion! Unue, rigardu la liston de aliĝintoj. Ĉu vi vidas iun amikon, kiu devus esti ĉi tie sed ankoraŭ ne aliĝis? Konvinku ilin aliĝi hodiaŭ!

La ligilo al nia retejo estas en la komentoj.

Proponu kontribuon al la Taga Programo!Ekde nun finfine eblas proponi al la Taga Programo! La granda sukceso de IJK 2026...
10/02/2026

Proponu kontribuon al la Taga Programo!

Ekde nun finfine eblas proponi al la Taga Programo! La granda sukceso de IJK 2026 dependas de viaj kontribuoj.

Ĉu vi havas ion, kion vi volas diskonigi al aliaj kongresanoj? Ĉu vi fakas pri iu temo kaj volas ke ankaŭ aliaj lernu pri tio? Ĉu vi volas gvidi ludon, sporton, aŭ ion amuzan?

Ĉiuj proponoj rilataj al la kongresa temo: "Naturo el la homaj okuloj" estas aparte bonvenaj.

👉🏽Sendu viajn proponojn al la Taga Programo per formularo ĝis la 15-a de junio 2026 (lundo). La ligilo estas en la komentoj.

Je la 31-a de januaro (sabate) finiĝos la unua aliĝperiodo de la 82-a Internacia Junulara Kongreso (IJK). Ne maltrafu ĉi...
28/01/2026

Je la 31-a de januaro (sabate) finiĝos la unua aliĝperiodo de la 82-a Internacia Junulara Kongreso (IJK). Ne maltrafu ĉi tiun ŝancon aliĝi kontraŭ favorprezaj kotizoj!

Ĝis nun aliĝis 90 homoj el 27 landoj, kaj vi povas aliĝi al tiu daŭre plilongiĝanta listo!

Pli da informo estas en la komentoj.

Dirección

Tiana

Notificaciones

Sé el primero en enterarse y déjanos enviarle un correo electrónico cuando IJK - Internacia Junulara Kongreso de TEJO publique noticias y promociones. Su dirección de correo electrónico no se utilizará para ningún otro fin, y puede darse de baja en cualquier momento.

Atajos

Compartir

Categoría